Titouan Seimandi, junulo en civita servo, partoprenis la kurson de Alain Bournel en St-Brieuc.
Je la fino de la lernojaro, en junio, li prezentis al ni sian hobion kaj laboron : li ŝatas kaj studas marbirdojn kiel Courlis cendré, Bécasseaux Sanderling, Bernache Cravant, tadorne de Belon…
Li klarigis sian rolon en la Domo de la golfeto : li provas kapti kelkajn marbirdojn por aldoni al ili iun specifan « dorsosakon » kiu fakte estas GPS kun sunpaneloj. Tiel Titouan kaj la teamo scipovas kompreni kien vojaĝas la birdoj dum la migrado.

Ni estas dankemaj, ni pasigis tre agrablan vesperon.

Kie estas la maro Maniko ? Tre for ĉar ni ĉeestis dum malalta tajdo…