En novembro, okazis speciala kurso kaj por instruistoj, kaj por instruantoj en Saint-Brieuc.
Ni baldaŭ rakontos pri tiu sperto en nią bretona revuo Verda Triskelo kaj ankaŭ en la Ondo de Esperanto.
La kurso konsistis el pluraj prelegetoj kaj trejnadoj pri :
– historio pri diversaj metodoj por lerni/instrui lingvojn (krom Cseh kaj Zagreba metodo) : ĉefe Berlitza metodo sed ankaŭ Tut Korpa Responda metodo kaj Gouin metodo de serioj.
– BEK kurso bazita sur dialogoj celantaj paroligi la lernantojn kiuj alterne rolludas (demando – respondo )
– rekomendoj pri kiel uzi bildojn, reklamojn, filmojn, revuojn ( ekz : Unesko revuo en Esperanto), rekomendoj pri korektado aŭ ne dum la lecionoj.
Post tiu kunveno en Bretonio, Dennis elpensis novan retan kurson kaj lanĉos ĝin en februaro 2026… Nepre rigardu la agendon ĉe Eventa Servo !
Dank’al Ninon, tre efika kuiristino, niaj paŭzoj estis ege agrablaj !
Ni proponis al ĉiuj ĉeestantoj donaci libron por alia partoprenanto, estis bela surprizo kaj por ĉiuj el ni, nova libro aperas sur niaj bretoj por partopreni venontan sumoolegadon !
Dankon al Dennis kiu bele prelegis franclingve pri lingvofestivaloj.
Je tri niveloj, nia asocio proponis dutagajn kursojn.
Je la fino de la una tago, ĉiuj partoprenintoj renkontiĝis en la salono Vandana Ŝiva por komuna aktivaĵo : temis pri uzo da prefiksoj kaj sufiksoj.
Ĉiam en bona etoso ni renkontiĝas, babilas kaj laboras dum studperiodoj en Saint-Brieuc. Anoj de Vannes proponis teatraĵon por ĉiuj dimanĉon frumatene antaŭ la kursoj. Gratulon kaj dankon al ili!
Kurso kaj por Instruistoj kaj por Instruantoj de Dennis Keefe
En marto, la lernejo de Rostrenen festos lingvojn, Kalio, instruistino imagis tiun buntan festivalon kun Fransoazo. Ĉiutage de la 17a de marto ĝis la 22a de marto, vi trovos ion por fari kaj malkovri.
Bonvolu legi la riĉan programon. Rendevuo en Rostrenen plej multe kiel eble !
Ni kune tagmanĝis dimanĉon vegetaran manĝon kuirita de Darlène el loka restoracio « L’ours herbivore », tre bongusta sperto !
Kelkaj ĝoje parolis, skribis, ludis, legis … kun Elinjo LE DRU kiu proponis specialan ŝipvojaĝon, la aliaj kun Aleksandra ROBERT kaj Noël REYSSET, la cetera kun Laurent PEUCH kaj Ŝanjo ALLEN.
Kurso kun Aleksandra kaj Noël
Lerta ŝipestrino : Elinjo
Rolludoj kaj bona etoso kun amikoj de Vannes, Lorient Lannion, St-Brieuc kaj Douarnenez !
30 personoj partoprenis en bona etoso. Vespere kelkaj vespermanĝis en krespejo.
Krespejo Les Druides
Dankon al la instruistoj : Noël Reysset por la komencantoj Jérôme Caré por la komencintoj Claude Bensimon por la progresantoj Chantal Allen kaj Laurent Peuch kiuj proponis aktivaĵojn al babilantoj.
2 komencantinoj malkovris la lingvon kun NoëlKelkaj laboremaj komencintoj kun Jérôme
Grupo de progresantoj kun Claude, de 10 ĝis 12 ĉeestantoj laboris pri gramatiko, babilis pri temoj kiel ekzemple akvo
Grupo de progresantoj kun Claude
Babilantoj sabaton parolis pri volontuloj en Tuluzo, volontuloj en TEJO, pri denaskuloj, pri aktualaĵoj… Dimanĉon,okazis ekzercoj pri improvizado (teatraĵo), skribado, kaj legado (Bobelarto Jena Ĵanis 1910)La manĝoĉambro estis plenplena
En novembro 2022, 42 personoj partoprenis esperantan semajnfinon en Pluezek. Sabaton vespere ni kunvenis por ĝenerala asembleo de Armor Esperanto.
Du gastoj partoprenis, Michel Dechy el norda regiono kaj Murat Ozdizdar el Turkujo. Ili ambaŭ vizitis lernantojn, Michel en la bazlernejo de Pluezek, kaj Murat en la mezlernejo de Plérin.
À l’initiative de l’ ADIJ 22 (Association départementale Information jeunesse des Côtes d’Armor ) et de Cap à Cité, ce forum a été organisé à Binic à destination de groupes de jeunes le mercredi 26 octobre. Les jeunes venaient de différentes structures du département et ont participé à des cours express d’espéranto de 30 min avec Laurent Peuch.
Autour du stand, les participants ont découvert cette nouvelle langue avec beaucoup d’intérêt ! Etaient présents également des jeunes (de Pologne, Azerbaïdjan…) en service volontaire européen.
Commentaires récents