Apprendre une langue équitable parlée dans plus de 120 pays

Mois : novembre 2026

Esperanto-agado en Rostrenen (Bretonujo)

Agado por esperantistoj

Semajna podkast-laborrenkontiĝo: Aŭdlibra versio de distanca kurso

Voĉregistrado de la kompleta distanca kurso Cent-leciona kurso, por ebligi al blindaj kaj malbone vidantaj personoj lerni Esperanton per aŭskultado.

Ĉiusemajne, merkrede je la 10:45, lokaj esperantistoj kunvenas en la « Espace Kdoret – Tiers-lieu coopératif » (https://gensdelafontaine.bzh/), 12 rue de Verdun, 22110 Rostrenen.

La renkontiĝoj estas dediĉitaj al la konceptado, kreado kaj registrado de podkastoj en Esperanto, kun profesia gvidado de sonreĝisorino.

Agado por la ĝenerala publiko

Semajno de Lingvoj – ĝenerale en marto

Ĉiujara partopreno en la nacia « Semaine des langues » (https://eduscol.education.gouv.fr/6291/semaine-des-langues), kunlabore kun la loka publika lernejo.

Kadre de tiu semajno, mardo estas dediĉita al Lingvofestivalo, kiu celas instigi la publikon malkovri diversajn lingvojn.

Agado en la publika lernejo

Eŭropa Tago de Lingvoj – la 26-an de septembro

Ĉiujara informado en la klaso de Kalio, kadre de la « Journée européenne des langues » (https://www.coe.int/fr/web/language-policy/european-day-of-languages et https://edl.ecml.at/fr/Home), iniciatita de la Konsilio de Eŭropo.

La agado celas konigi lingvan diversecon, kaj konsciigi la lernantojn pri la valoro de plurlingveco.

Kontakto:

Françoise Noireau

06 09 12 03 74

fransoazo@esperanto.org

Sovaĝa Rezervejo


En julio 2026, kelkaj esperantistoj vizitis la Sovaĝan Rezervejon de Ploubezre, apud Lannion.

Tiu rezervejo estas posedata de ASPAS (Asocio por Protekto de Sovagaj Bestoj). Ĝi konsistas el 60 hektaroj da arbaro, laŭlonge de la rivero Leguer, en libera evoluo, tiel estas sen ia ajn homa interveno.

La pado sekvas la riveron, kaj ni ĝuis la trankvilan etoson de tiu magia loko, sub la ombro de arboj (tre ŝatata en tiuj varmaj veterkondiĉoj), aŭskultante la birdkantojn, la murmuron de la rivero, kaj la zumadon de insektoj. Ni estis mirigitaj de la granda nombro da ranidoj saltantaj sur la pado.

Niaj amikoj Marie kaj Michel klarigis al ni, per mallaŭtaj voĉoj, la genezon de tiu natur-rezervejo, kaj kiom ni fieras, ke ĝi ekzistas tiel proksime al ni, oferante sian stabilecon, sian sentempecon, la certecon, ke ĝi ankoraŭ estos tie post 100 jaroj, plena de sia longa pacienco kaj sia granda oferemo.

Maja Mériaux

© 2026 Armor Esperanto

Theme by Anders Noren — Up ↑