Ni ĝoje renkontiĝis en Januaro por nia jarkunveno, laborante matene kaj ludante posttagmeze.

Nova prezidanto Alain Bournel anstataŭas Murielle Caré.
Ek al la laboro por la nova teamo kiu nun estras nia asocio !

Posttagmeze, kelkaj kantis, ĉendansis, teatrumis, cerbumis…
Ni ankaŭ interparolis kun Ana Sonĝanta kiu jam vizitis Bretonion.

Ĉendansoj estas tradicio en Bretonio… kaj ni kutimas danci dum nian renkontiĝoj.

Anoj de Dinan amuziĝis kaj ridigis nin per tiu stranga dialogo…pri bestoj.

Pierre instigis nin kunlabori por solvi krucenigmojn.