Pluraj anoj de Armor Esperanto partoprenas sumoo-legadon. Ŝanjo proponis recenzon pri Muminvalo. Ĝi aperas sube, bonan legadon.
Ankaŭ vi povus prepari recenzon por aliaj legantoj, ne hezitu !

Kometo en muminvalo
De Tove Jannson, tradukita el la sveda de Sten Johansson. Eldono Esperanto-Asocio de Britio

Skandinavio instigas malrapidan vojaĝon tra vastaj silentaj spacoj. Mistera etoso invitas al revo, meze de bruma pejzaĝo aperas supernaturaj estaĵoj, ne ĉiam simpatiaj kiel ogroj, gigantoj, troloj aù koboldoj, vivantaj en montoj kaj sub la tero. En granda Nordo regas natureco sovaĝa kaj ne atingebla.
Muminoj estas kompatindaj troloj, afablaj kaj helpemaj. La valo, kie ili loĝas, estas tre bela, plena de feliĉaj bestetoj kaj verdaj arbaregoj. La rivero fluas tra la herbejoj kaj faras kurbiĝon ĉirkaù la blua mumindomo, kie ĉiuj estas bonvenaj. Tiel agrabla kaj sekura estas vivo dum varma somero kun gardeno plena da floroj kaj fruktoj.

Mumintrolo, la heroo, feliĉe vivas kun sia familia rondo. Ĉiu neatendita evento naskas scivolemon. Li, brave alfrontas danĝeron.
Amiko besteto Snif ambicias travivi grandajn aventurojn, kie li estas la pioniro malkovrantan trezoron, bedaùrinde estas tiel timema ke ĉio aperas dangera, enorme danĝera, terurega kaj riska.
Patrino, tute ĉarma figuro, zorgas pri feliĉo kaj beleco de la mumdomo. Krom prepari buterpanon kaj bonbonojn por piknikoj, angelkaĉon por festoj kaj lanajn kalesonojn por malvarmeco, ŝi ankaù okupiĝas pri kolekto da konkoj por ĉirkaùi la florbedojn.
Patro, ne nur konstruis la bluan mumdomon kaj faris balancilon, li kapablas ripari ĉion ajn kaj solvi eĉ kiel savi la mondon de perei. Li faras ponton tra la rivero kaj tiel malfermas pordon al nekonata mondo.
Meze de pluvega nokto, alvenas mizera Moskorato, la malĝoja filozofo, kiu anoncas baldaùan katastrofon. Kun Moskorato, ĉio ĉiam fiaskas sed tute ne gravas. Tage, li konstruas la tutan universon sur la veranda tablo. ‘Li loĝadis sola tiel longe, ke li diras ion ajn, kio plaĉas al li’. La sekvan matenon, la tuta valo estas kovrita per griza pulvo, kiu, laù Moskorato, signifas proksiman pereon de la tero pro atako de ruĝa kometo. Vidante la malĝojon de la infanoj, la gepatroj decidas sendi ili esplori por trovi la observatorion, kie oni scias ĉion pri la universo. Ĉu estas dangeraj steloj ? Ĉu la universo estas nigra ? Patro konstruas floson, tiel komencas la granda vojaĝo. Ili renkontiĝas kun Mumriko, kiu ĉiam prenas sian busĥarmonikon kaj ludas la kanton pri aventuroj, kiuj ne estas konvene grandaj sed tute enormaj

La observatorio, celo de la esploro, situas je la pinto de Soleca Montaro. Ĝi ludas ĉefrolon en la raconto. Unue ĝi staras kiel ombro kontraù la ĉielo. Kiam ili alproksimiĝas, ĝi iĝis pli kaj pli kruta kun sovaĝaj ravinoj, senfundaj truoj. Sube la tero estis nur lafo La videblaj vivuloj estas giganta saùro, pulpo, venena angosturo kaj pli alte agresema kondoro. Super la nuboj, situas la observatorio, kie ili ricevas la novaĝon : la ruĝa kometo tanĝos la teron la sepan de aùgusto, post tri tagoj.Ĝi iĝas pli kaj pli ruĝa kiel malica okulo.

Survoje aperas multaj estaĵoj : hatifnatoj, senvisaĝaj, malgrandaj kaj blankaj, sub tero fajroj-spiritoj, ankaù Hemuloj kolektantoj de insektoj. Kiam Mumintrolo savas Snorkfraùlino, tuj ili enamiĝas !
La ĉefrolon ludas la arbaro de granda nordo, sovaĝa, feroca, kruela, ne atingebla. Impresa scenejo de la giganto potenco de la 4 elementoj : la aero, la akvo, la tero kaj la fajro, ne loko por vivantaj estaĵoj..

Kial mi ŝatis la libron ?
Sen kontroli, oni scias kiu parolas. Ŝajnas ke ĉiu karaktero estis vivigata individue, same kiel aktoroj, kiuj unue lernas propran rolon antaù kunroli.
La priskribo de la pejzaĵo kreas potencan imaĝpovon de la norda natureco
La kontrasto inter la ĉarma naiveco de de la grupo de Mumintrolo kaj la sovaĝa arbaro, Soleca montaro kaj danĝera ruĝa kometo
La kvalito de elektitaj vortoj :
La miriado da steloj sur la nokta ĉielo – lafo, grenato, glimi, zumi
Plenplena de amuzaj vortoj : kamenklapŝnuroj, ŝrankobutonoj

Legu kaj ĝuu !