Armor Esperanto

Apprendre une langue équitable parlée dans plus de 110 pays

Trigo en Rostrenen

Verkis Fransoazo

Mi une vizitis instruistinon kaj tri aliaj klasoj !

Ŝi ekhavis la ideon peti de Trigo pentri sur etikedon la nomojn de ĉiuj infano per ideogramo. Li multe strebis, multe pli ol ni supozis ! Ekz de malfacilo por transkribi nomojn: li devas scii, ĉu temas pro knabo aŭ knabino !

Kompreneble, ĉar ankaŭ Trigo iom muzikas, per metala fluto, ni kune finis ĉiun lecionon per “SURPRIZO”: tre fama ĉina kanto!

Gaby en Saint-Quay-Perros : omaĝo

Dank’al Maja, amikino de Gaby, esperantistoj kaj amikoj renkontiĝis la 17an de marto por omaĝo kvin jaroj post la forpaso de Gaby Tréanton. Pluraj personoj, interalie du urbestroj de tiu urbeto, proponis anekdotojn, memoraĵojn, poemojn kaj kantojn, por tiu granda sinjorino kiu bele semis Esperanton, trezoron, en sia ĉirkaŭaĵo.

Bretonaj kantistoj

À l’initiative de Maja, amie de Gaby, espérantistes et amis se sont retrouvés à Saint-Quay-Perros pour un après-midi hommage, cinq ans après le décès de Gaby. Plusieurs personnes, dont deux maires de cette commune, ont partagé des anecdotes, des moments de mémoire, des poèmes et des chants, pour cette grande dame qui avait à coeur de transmettre l’espéranto, comme un trésor, autour d’elle.

Loka artisto : Vivien Gamba

Loka artisto : Vivien Gamba

Poemo ŝatata de Gaby : Hélène kaj Dimitri lernigis ĝin al la ĉeestantoj.

Mado, kiu loĝas en St-Quay-Perros kunportis foton de lernantoj (Didier kaj Catherine Cadiou) kun Gaby instruistino.
Plie, Olivier Houzet, urbestro, anoncis ke baldaŭ aperos en St-Quay-Perros, ŝildon
« Rue Gabrielle Tréanton »

Mado, habitante de Saint-Quay-Perros est venue avec une photo de classe avec Didier et Catherine Cariou (à droite de l’ardoise) et Gaby, l’institutrice.
Par ailleurs, le maire, Olivier Houzet a annoncé qu’une rue de la commune portera le nom de  » Rue Gabrielle Tréanton ».

Sumoo legado : recenzoj

Pluraj anoj de Armor Esperanto partoprenas sumoo-legadon. Ŝanjo proponis recenzon pri Muminvalo. Ĝi aperas sube, bonan legadon.
Ankaŭ vi povus prepari recenzon por aliaj legantoj, ne hezitu !

Kometo en muminvalo
De Tove Jannson, tradukita el la sveda de Sten Johansson. Eldono Esperanto-Asocio de Britio

Skandinavio instigas malrapidan vojaĝon tra vastaj silentaj spacoj. Mistera etoso invitas al revo, meze de bruma pejzaĝo aperas supernaturaj estaĵoj, ne ĉiam simpatiaj kiel ogroj, gigantoj, troloj aù koboldoj, vivantaj en montoj kaj sub la tero. En granda Nordo regas natureco sovaĝa kaj ne atingebla.
Muminoj estas kompatindaj troloj, afablaj kaj helpemaj. La valo, kie ili loĝas, estas tre bela, plena de feliĉaj bestetoj kaj verdaj arbaregoj. La rivero fluas tra la herbejoj kaj faras kurbiĝon ĉirkaù la blua mumindomo, kie ĉiuj estas bonvenaj. Tiel agrabla kaj sekura estas vivo dum varma somero kun gardeno plena da floroj kaj fruktoj.

Mumintrolo, la heroo, feliĉe vivas kun sia familia rondo. Ĉiu neatendita evento naskas scivolemon. Li, brave alfrontas danĝeron.
Amiko besteto Snif ambicias travivi grandajn aventurojn, kie li estas la pioniro malkovrantan trezoron, bedaùrinde estas tiel timema ke ĉio aperas dangera, enorme danĝera, terurega kaj riska.
Patrino, tute ĉarma figuro, zorgas pri feliĉo kaj beleco de la mumdomo. Krom prepari buterpanon kaj bonbonojn por piknikoj, angelkaĉon por festoj kaj lanajn kalesonojn por malvarmeco, ŝi ankaù okupiĝas pri kolekto da konkoj por ĉirkaùi la florbedojn.
Patro, ne nur konstruis la bluan mumdomon kaj faris balancilon, li kapablas ripari ĉion ajn kaj solvi eĉ kiel savi la mondon de perei. Li faras ponton tra la rivero kaj tiel malfermas pordon al nekonata mondo.
Meze de pluvega nokto, alvenas mizera Moskorato, la malĝoja filozofo, kiu anoncas baldaùan katastrofon. Kun Moskorato, ĉio ĉiam fiaskas sed tute ne gravas. Tage, li konstruas la tutan universon sur la veranda tablo. ‘Li loĝadis sola tiel longe, ke li diras ion ajn, kio plaĉas al li’. La sekvan matenon, la tuta valo estas kovrita per griza pulvo, kiu, laù Moskorato, signifas proksiman pereon de la tero pro atako de ruĝa kometo. Vidante la malĝojon de la infanoj, la gepatroj decidas sendi ili esplori por trovi la observatorion, kie oni scias ĉion pri la universo. Ĉu estas dangeraj steloj ? Ĉu la universo estas nigra ? Patro konstruas floson, tiel komencas la granda vojaĝo. Ili renkontiĝas kun Mumriko, kiu ĉiam prenas sian busĥarmonikon kaj ludas la kanton pri aventuroj, kiuj ne estas konvene grandaj sed tute enormaj

La observatorio, celo de la esploro, situas je la pinto de Soleca Montaro. Ĝi ludas ĉefrolon en la raconto. Unue ĝi staras kiel ombro kontraù la ĉielo. Kiam ili alproksimiĝas, ĝi iĝis pli kaj pli kruta kun sovaĝaj ravinoj, senfundaj truoj. Sube la tero estis nur lafo La videblaj vivuloj estas giganta saùro, pulpo, venena angosturo kaj pli alte agresema kondoro. Super la nuboj, situas la observatorio, kie ili ricevas la novaĝon : la ruĝa kometo tanĝos la teron la sepan de aùgusto, post tri tagoj.Ĝi iĝas pli kaj pli ruĝa kiel malica okulo.

Survoje aperas multaj estaĵoj : hatifnatoj, senvisaĝaj, malgrandaj kaj blankaj, sub tero fajroj-spiritoj, ankaù Hemuloj kolektantoj de insektoj. Kiam Mumintrolo savas Snorkfraùlino, tuj ili enamiĝas !
La ĉefrolon ludas la arbaro de granda nordo, sovaĝa, feroca, kruela, ne atingebla. Impresa scenejo de la giganto potenco de la 4 elementoj : la aero, la akvo, la tero kaj la fajro, ne loko por vivantaj estaĵoj..

Kial mi ŝatis la libron ?
Sen kontroli, oni scias kiu parolas. Ŝajnas ke ĉiu karaktero estis vivigata individue, same kiel aktoroj, kiuj unue lernas propran rolon antaù kunroli.
La priskribo de la pejzaĵo kreas potencan imaĝpovon de la norda natureco
La kontrasto inter la ĉarma naiveco de de la grupo de Mumintrolo kaj la sovaĝa arbaro, Soleca montaro kaj danĝera ruĝa kometo
La kvalito de elektitaj vortoj :
La miriado da steloj sur la nokta ĉielo – lafo, grenato, glimi, zumi
Plenplena de amuzaj vortoj : kamenklapŝnuroj, ŝrankobutonoj

Legu kaj ĝuu !

Printempa studperiodo 2023

30 personoj partoprenis en bona etoso.
Vespere kelkaj vespermanĝis en krespejo.

Krespejo Les Druides


Dankon al la instruistoj :
Noël Reysset por la komencantoj
Jérôme Caré por la komencintoj
Claude Bensimon por la progresantoj
Chantal Allen kaj Laurent Peuch kiuj proponis aktivaĵojn al babilantoj.

2 komencantinoj malkovris la lingvon kun Noël
Kelkaj laboremaj komencintoj kun Jérôme
Grupo de progresantoj kun Claude, de 10 ĝis 12 ĉeestantoj laboris pri gramatiko, babilis pri temoj kiel ekzemple akvo
Grupo de progresantoj kun Claude
Babilantoj sabaton parolis pri volontuloj en Tuluzo, volontuloj en TEJO, pri denaskuloj, pri aktualaĵoj…
Dimanĉon,okazis ekzercoj pri improvizado (teatraĵo), skribado, kaj legado (Bobelarto Jena Ĵanis 1910)
La manĝoĉambro estis plenplena


Renkontiĝo en Pluezek

En novembro 2022, 42 personoj partoprenis esperantan semajnfinon en Pluezek.
Sabaton vespere ni kunvenis por ĝenerala asembleo de Armor Esperanto.

Du gastoj partoprenis, Michel Dechy el norda regiono kaj Murat Ozdizdar el Turkujo.
Ili ambaŭ vizitis lernantojn, Michel en la bazlernejo de Pluezek, kaj Murat en la mezlernejo de Plérin.

Forum de la mobilité internationale

À l’initiative de l’ ADIJ 22 (Association départementale Information jeunesse des Côtes d’Armor ) et de Cap à Cité, ce forum a été organisé à Binic à destination de groupes de jeunes le mercredi 26 octobre.
Les jeunes venaient de différentes structures du département et ont participé à des cours express d’espéranto de 30 min avec Laurent Peuch.


Autour du stand, les participants ont découvert cette nouvelle langue avec beaucoup d’intérêt ! Etaient présents également des jeunes (de Pologne, Azerbaïdjan…) en service volontaire européen.

Adhérer en 2022 2023

Chaque adhésion est un soutien à la langue ESPERANTO.
Elle doit être signalée à votre responsable de club pour recevoir les informations au plus vite !
Nous vous attendons à l’AG de novembre et aux deux journées organisées à Plouézec avec un programme intéressant et adapté pour tous les niveaux, de débutant à locuteur plus expérimenté.
Ne manquez pas ce RDV à la salle des fêtes de Plouézec, venez nous rejoindre, le programme complet est dans l’agenda ici .

Pour adhérer, toutes les informations sont données en cliquant sur le lien suivant

https://esperanto-france.org/adherer

Esperanto, partout dans le monde !

Tarifs 2022 2023 pour adhérer à Armor Esperanto
– 50 € pour l’année adhésion à l’association nationale, régionale et départementale
– 12 € pour les personnes non imposables

Café des langues

C’est l’automne et l’occasion de se retrouver au chaud … pourquoi pas autour d’un café des langues ?
C’est ce qui est proposé à la MJC de St-Brieuc.
RDV le 14 octobre 2022 à la MJC du plateau, face au campus Mazier de 19h à 21h.

Lingvokafejo

Printempa Studperiodo

Jen interesaj raportoj pri nia studperiodo en Saint-Brieuc la 26an kaj la 27an de marto 2022.

Printempa tagmanĝo

«Babilado pri miaj opinioj rilate tradukadon»

Naŭ homoj partoprenis : Laurent Ŝanjo Amapola Martine Jeanne Jean-Claude Hélène Fabienne Philippe

Ni diskutis la demandojn:  Kial traduki? Kiel traduki?

Mi emfazis la gravecon de legado de verkoj en denaska lingvo, en Esperanto kaj en ĉiuj konataj lingvoj (regionaj lingvoj ktp). Per la legado venas aprezo de la verkoj – Estas grave partopreni la Sumoo-periodojn. Per la ŝatataj verkoj nature venas la EMO traduki. La traduko estas por ĉiuj sufiĉe spertaj esperantistoj.

Kiel traduki :
Legi verkon kaj decidi ĝin traduki – Unu homo tradukas kaj decidas kiel ŝi / li volas traduki (kiuj estas la celoj de tiu traduko? Literaturaj? Kulturaj?)
Uzi la multnombran materialon je dispono por helpi al nia traduko, nome:

  • ĉiaj vortaroj en la gepatra lingvo kaj en aliaj lingvoj
  • ĉiaj utilaj retejoj : PIV – Tekstaro – la bonalingvo – Google traduko – Vikipedio – ktp
  • Sociaj retejoj : lingva konsultejo ktp
  • Mi konsilas kreon de propra vortaro
  • Post la fino de la traduko peti provlegadon de aliaj homoj por modifoj kaj polurado
  • Trovi eldoniston por publikigo (La eldonisto de la verko en Esperanto kontraktas kun la eldonisto, kiu posedas la rajtojn)

Mi ricevis bonajn opiniojn pri nia babilado.
Jean-Claude

Kurso por progresantoj : Alexandra, Hubert, Maryvonne, Alain, Noël, Marie-Mad, Jean-Pierre, Marie, Michel, Géry.

Mi proponis dialogojn kaj ekzercojn por plibonigi la vortprovizon de la gelernantoj, pri la mebloj kaj aĵoj de la domo, kaj pri kuirarto. Ni ankaŭ revidis kelkajn gramatikaĵojn, kiel adverboj kaj komparacioj.
Ni aŭskultis kantojn pri kiuj ni devis retrovi la mankantajn vortojn. Dum la lasta horo, mi proponis ludojn en Esperanto.
La partoprenantoj estis vivantaj kaj scivolemaj. La etoso estis gaja kaj bonhumora.
Maja

Kurso por komencintoj

Ses partoprenantoj ĉeestis sabaton, sed nur tri dimanĉon, kiel anoncite. Niaj komencintoj estas tre okupitaj !
Ni studis rilatojn en la familio, dank’ al ili, ni uzis kelkajn afiksojn : ĉefe ge, pra, bo, eks,ino, ulo.
Dum la plej granda parto de la semajnfino, ni lernis kiam uzi la N finaĵon. Grava afero, ĉu ne ?
Ni ne forgesis paroli pri ig kaj îg ! 
Tiuj intensaj tagoj finiĝis per agrabla legado
La komencintoj estis akurataj, aŭskultemaj kaj laboremaj, ne grumblemaj, Tion instruistoj ŝatas.
Jean-Yves

Pri la vizito de San Briego :- dekvino da partoprenantoj (progresantoj kaj babilantoj).
La vetero estis tute favora. Ŝanjo helpis min legante plurajn dokumentojn, kaj esperante kaj france (por tiuj kiuj ne sufiĉe bone komprenis la teknikajn esperantajn vortojn). Ni ankaŭ partoprenis dum preskaŭ duonhoro en la manifestacio por la paco en Ukrajnio en la placo de la homaj rajtoj – ni ankaŭ vizitis Jonathan, esperantista vendisto de senkemiaĵaj legomoj.
Laurent


Pri la posttagmeza dimanĉa aktivaĵo:- 8 partoprenantoj.
Unue, Ŝanjo legis mesaĝojn de Nadia, ukrajna esperantistino, ricevitajn de ŝi kaj ankaŭ de Laurent per la Pasporta Servo; poste, ni decidis verki kune mesaĝon al ŝi- konsekvence ni interŝanĝis pri la situacio en Ukrajnio kaj ankaŭ pri aliaj nunaj problemoj.
Poste, dum unu horo, ni ekis la tradukon de kartoj de la ludo « La fresko de la klimato» (plenkreskula versio); ne estis tro malfacile.
Al ĉiuj plaĉis la studperiodo.
Amapola

Planitaj lingvoj je la fino de la 19-a jarcento
Konversacia grupo kun 8 partoprenantoj. Ili babilis duope.
A – Naturaj kaj planitaj lingvoj
Tra praktikaj ekzercoj, la partoprenantoj interŝanĝis pri ilia propra lingva situacio :
Kiujn lingvojn vi parolas hejme, en laborejo, dum vojaĝoj ?
Riĉaj respondoj enkondukis la interlingvistikan temon :
Kio estas natura linvo ? Difino de planita lingvo, artefarita, konstruata, helplingvo, ponto.

B – Eùropo je la fino de la 19-a jarcento
Eltroviĝoj :
El listo, kiu malkovro estas, laù vi, la plej grava kaj klarigu.
Ĉu ĉiuj scientistoj parolis la saman lingvon ? Kiuj lingvoj povis respondi al urĝa bezono de interkompreno ?
Mapo de Eùropo en 1871.
Analizo kaj komento pri la eùropaj landlimoj post la prusa milito. Politika sistemo de la rusa, aùstria-hungara kaj prusaj imperioj, kiuj regis super multnombraj minoritatoj kaj trudis diktatoran reĝimon. Lingvajn konsekvencojn.

C – Planlingvoj je la fino de la 19-a jarcento
Eksplodoj de lingvaj kreaĵoj. Inter aliaj, volapuko, Occidental, Novial, Latino sine fleksione kaj Ido estis elektitaj. Partoprenantoj rolludas kiel la aùtoroj de tiuj ĉi lingvoj kaj prezentis partojn de la projekto : la vivo, la movado aù la lingvo.

Ŝanjo

Agrabla paŭzo ekstere

« Older posts

© 2024 Armor Esperanto

Theme by Anders NorenUp ↑