Verkis Fransoazo, fransoazo@gmail.com

La 20-an de marto 2024

Unua etapo

  • Viziti kelkajn publikajn lokojn en mia nova urbeto, Rostrenen 22110 por prezenti min kiel esperantistinon kaj anonci la viziton de S-ro PENG Ĉeng Ming.
  • Kolekti la kontaktojn kaj preferatajn komunikmanierojn.
  • Lasi la afiŝon kun lia foto kaj mia telefonnumero.

Dua etapo 

  • Sendi retmesaĝon kun la sama informo kaj afiŝeto (neniu respondis!)

Tria etapo

  • Mendi belaspektajn gazetojn, Le Monde de l’Espéranto, senpage en Espéranto France (fakte mi hazarde renkontis Victor Simonnet en Zoom kaj ni kune organizis la sendon.)
    Stampi mian nomom kaj telefonnumeron sur la kovrilpaĝoj.

Kvara etapo

  • Rendevui kun respondeculoj kaj anonci:
  • ĉu, ke eble estos ankaŭ lia filino Peonio, 
  • ĉu, ke li ne venos kaj mi nuligas lian viziton ĉar li estas jam “tro laca pro la vojaĝo”.
  • Malagrable legi retmesaĝon de herbotea trinkejo kaj tizanvendejo, rifuzante nian viziton “ĉar ĝi ne kongruas kun la programaro”. Dum mi estas klientino tie, laste mi venis kun mia filino Marĵolen por aŭskulti koncerton de turka muziko…
  • Malagrable kaj surprize aŭdi de la antaŭe entuziasma bibliotekistino, ke fine ne estos loko por miaj 6 grandaj belaj afiŝoj faritaj de Armor Esperanto, krome, ke la merkredo ne taŭgas ĉar la publiko estas nur rapide pasantaj infanoj de la apuda muziklernejo, kaj laste, imagu kion? ke ŝi informiĝis pri Esperanto ĉe la urbestraranoj, kaj la verdikto falis: la lingvo ne estas sufiĉe disvastigata!!!
    Ŝi tamen tre volonte akceptis plurajn ekzemplerojn de Le Monde de l’Espéranto, uf!

Kaj kio poste? … Ĉio tio, tiu bela strategio donis neniun rezulton!

Efikis nur UNU STRATEGIO:

Alain GILFORT, kiu konas instruistinon de la lernejo, kontaktigis nin unu kun la alia!

Alain estas antaŭa esperantisto nun loĝanta en vilaĝo proksima al Rostreno, Paule, kiu volontulis kiel gvidanto pri permakulturo en la publika lernejo 100 metrojn de mia domo.

Cetere, amuza anekdoto: li aĉetis antaŭ unu jaro elektran bluan kuŝtriciklon (tute novan kaj sen sunpaneloj, male al la mia, kiu aspektas kiel kaduka riparita memkonstruita kosmoŝipo)

Nur du esperantistoj kaj ili posedas la du nuraj elektraj kuŝtricikloj de la regiono!

Kaj tiu persona rilatigo malfermis al ni la pordojn de la publika lernejo!

Tiel mi unue vizitis instruistinon kiu rekonis min kiel violonistinon (ŝi mem kantas surstrate, dum bazaroj, kaj tiel renkontis min). Kaj tri aliajn klasojn!

Ŝi ekhavis la ideon peti de Trigo pentri sur etikedojn la nomojn de ĉiuj infanoj per ideogramoj. Li multe strebis, multe pli ol ni supozis! Ekz. de malfacilo por transkribi nomojn: li devas scii, ĉu temas pri knabo aŭ knabino!

Poste en ĉiuj ceteraj klasoj, Trigo pentris individuajn etikedojn! Kia pacienco!

Ege interese estis kompari la parte silaban, parte sonan kaj parte signifan sistemon de la ĉina kun nia fonetika skribsistemo.

Ekzemple, por skribi mian Esperantan azian kromnomon “Oazo”, estas du signoj: “verda” kaj “insulo”.

Kompreneble, ĉar ankaŭ Trigo iom muzikas, per metala fluto, ni kune finis ĉiun lecionon per “SURPRIZO”: tre fama ĉina kanto!

Ni kune muzikis, violono kun fluto, la kanton Jasmeno, kiun mi lernis de Arko, en la 55-a BET en Panevėžys (Litovujo) antaŭ 5 jaroj, kaj plu lernis de Sanoza, kiu vizitis min, veturigite de Amapola kaj Lorento. 

Kaj poste Trigo kantis ĝin en la ĉina! Se vi vidus la grandajn okulojn de kelkaj infanoj!

Ĉu vi sciis, ke la ĉinaj amatoraj muzikistoj uzas alternativan, surogatan kodsistemon por noti melodiojn? Temas pri pli facila sistemo ol solfeĝo, utiliganta arabajn ciferojn! Vidi supre sur la partituro de Jasmeno.

La duan tagon, kvara klaso, alveni Peonio kun Timothée kaj Pauline kun Sylvère.

Pauline zorgis pri la infanetoj en la granda gimnastika ĉambro, dum Peonio majstre prelegis por la etaj infanoj!

Vere, niaj elpaŝoj en la publika lernejo estis bela sukceso! La infanoj sekvis nin kaj alvokis nin de la korto, kriante “Mi amas Ĉinujon!” kaj instruistino (tiu, kiu konis min kiel muzikistinon) petis, ke mi revenu por paroli nur pri Esperanto! Mi disdonis po unu “Le Monde de l’Espéranto” por ĉiu instruistino kaj po unu ĉinan belan poŝtmarkon por ĉiu infano (pli ol 100) (dankon, ĉina vendisto de sunpanelo por mia trenĉaro!)

Posttagmeze ni iris al tesalono, sed la posedanto apenaŭ interesiĝis, Trigo do ne montris la teceremonion. Sed ni trinkis interesajn jasmenan teon (kompreneble!) kaj kafojn kun fungo Reishi, kiun Peonio kaj Trigo kompreneble konis (kaj mi tute ne).

Alvenis du teumantoj, kiuj ege interesiĝis pri Esperanto, Peonio kaj mi tre vigle interparolis, Trigo kaj mi kunmuzikis por ili, kaj ili invitis min prelegi al sia nova asocia kafejo en Botcanou (Glomel).

Certe alvenos pluraj aliaj fotoj faritaj de la aliaj instruistinoj. Ni devos maski la vizaĝojn de la infanoj.